Strukturisma lingvistiko

Strukturisma lingvoscienco, strukturisma lingvistiko aŭ (kiam estas klare, ke temas pri lingvoscienco) simple strukturismo estas lingvoscienca aliro originanta el la ideoj de la svisa lingvisto Ferdinand de Saussure kaj estas parto de la ĝenerala aliro de strukturismo. La verko de Saussure nome "Kurso de ĝenerala lingvistiko", publikigita postmorte en 1916, klopodis ekzameni la koncepton de lingvo kiel dinamisma sistemo de interkonektitaj unuoj. Li estas tiel konata kiel patro de la moderna lingvistiko ĉar proponis la ŝanĝon el diakronia (historia) al sinkronia (ne-historia) analizo, kvankam kiel historia lingvisto li favoris ambaŭ. Li estas konata ankaŭ kiel enkondukinto de kelkaj bazaj dimensioj de semiotika analizo kiuj estas gravaj ankoraŭ nuntempe. Du el tiuj estas liaj ŝlosilaj metodoj de sintagma kaj paradigma analizo,[1] kiu difinas unuojn kaj sintakse kaj leksike, respektive, laŭ ilia kontrasto kun la aliaj unuoj en la sistemo.

  1. de Saussure, Ferdinand. Course in General Linguistics. Open Court House.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search